Al antŭa paĝo            Al ĉefpaĝo            Al sekva paĝo

Niaj anoj

 

   

    Adrienne, sinjorino Lászlóné Pásztor naskiĝis en 1943, en Kassa. Ŝi estis oficistino ĝis pensiuliniĝo. Ekde la 20.-a jaraĝo estas ŝi esperantistino. Ŝi lernis Esperanton de: Dr. Lajos Győry Nagy, Dr.

Ferenc Jáki.  A-Bo-Co ekzamenojn ŝi faris ĉe HEA, poste en ELTE supergradan ŝtatan ekzamenon en 1973. Ekzamenigis ŝin : geedzoj Pechan, Dr. Ferenc Jáki kaj Julio Baghy. Adrienne membro estis de

"Ora Duopo Kalocsay- Baghy" Esperanto Klubo en Miskolc: 1963-2001. Inter 1974 – 1976 sekretariino de TEK en Borsod – Abaúj –Zemplén departementoj de Nordhungario. Sub instrukcioj de Dr.

Lajos Győry Nagy kaj Elizabeta, S-ino Istvánné Pallós, S-ino Adrienne okupiĝis per turistikaj aferoj. Dum 1974  ŝi sukcesan Esperanto lingvokurson gvidis je peto de Miskolc urba „Rónai Sándor”

Kulturdomo. En 1976 ŝi geedziĝis kun s-ro László Pásztor. Ekde 2006, ŝi estas individua membro, delegito de UEA.  Ekde la 5-a de majo 2005.ŝi estiĝis ano de „Király Lajos” Esperanto Amika Rondo en

Miskolc. Du U.K.-ojn ŝi partoprenis: en 1966 en Budapeŝto, en 1978 en Varna, krome  Landan Kongreson en Szolnok. Movada laboro: organizo de la 8-a de oktobro 2005-a Dr.Kalocsay memorfesto en

Abaújszántó.

 Ŝi tradukas en - kaj el Esperanto. El siaj diversaj tradukaĵoj kelkaj aperis parte en Nordhungaria Informilo.

El ŝiaj originalaj 31 esperantlingvaj rakontoj, aperis jam 25.

Ŝiaj versaj fabeltradukoj - de Anna Fazekas: Kapreoleto De Olda Onjo- Kapreolavinjo – aperis en 2007, rete, sur retpaĝo de parto de „Széchenyi” Biblioteko en Budapeŝto, en la Landa Elektra Biblioteko. Tiam ŝi iĝis traduk-kunulino de d-ro profesoro Endre Dudich.

Aperis de ŝi kvar recenzoj, pri: foto-ekspozicio, esperantlingvaj retrevuoj, libroj.

Esperantlingvaj turist-vidpunktaj prezentoj de 37 setlejoj de BAZ-departamento. Aperis sur la turisma retejo de HEA: www.hungario.hu

Ŝiaj ceteraj verketoj, tradukoj aperas en la retgazeto NHI (Nordhungaria Informo).

 

Al ŝia nomo ligiĝas:

La  organizoj /kune kun la edzo László Pásztor/ de la 2005, 2006, 2007. jaraj Kalocsay-memorfestenoj en urbo Abaujszántó.

 

Same kun la edzo, la organizo de ekspozicio de Esperanto-lingvaj libroj kaj eldonaĵoj, je memoroj de la 120 jara Esperanto kaj du eminentuloj (d-roj  Ludoviko Győry Nagy kaj Kolomano Kalocsay) kiel ekslernantoj de la miŝkolca Reformata Gimnazio „Lévay József”.

 

Dum novembro de la 2007-a jaro, al Urbestraro de Miskolc, ŝi sendis skriban proponon al prinomigo de Avaŝ-monta ŝtuparo pri d-ro Lajos Győry Nagy advokato, kiu ekirigis la unuan esperanto lingvokurson (kune kun d-ro Kálmán Kalocsay) en Miskolc en 1913. D-ro Ludoviko Győry Nagy preparigis la muzikinstrumenton de la Avas-monta Turhorloĝo de la Sonorilegturo. Poste li donacis ĝin al la urbo.

 

Organizo de Hungara-Esperantista-Pola Renkonto (Hungespola Renkonto) / kune kun la edzo László Pásztor/ en Abaujszántó-Miskolc-Lillafüred, la 4,5,6-an de Aprilo 2008. La polan ekskurs-grupon gvidis s-ino Halina Komar, la prezidantino de la Pola Esperanto-Asocio.

  Krome ankaŭ alian bildajn versajn fabellibreton por kvar-kvin jaraĝaj

infanoj. Ŝi estas tradukantkunulino de sia edzo. Ili  kune tradukis en E-lingvon  junularan romanon de Péter Földes: A Karvalyos Zászló (La Niza Flago). La libro estas vivromano de niaj Álmos kaj Árpád

grandregnestroj. La temo fino estas la historio de la patrujokupo de prahungaroj post Kristo en 896. Per Esperanto sinjorino Adrienne akiris multe da bonamikoj en la mondo. Esperanto estas ilo, por

transdoni ŝiajn konojn al aliuloj.

 

    László Pásztor naskiĝis en 1940. Li estis ĝardenistinĝeniera instruisto ĝis la pensiuliĝo. Li geedziĝis en 1975 kun fraŭlino Adrienne Földi. Li faris A-Bo-Co lingvoekzamenojn en kadro de HEA.

Ekzamenigis lin: geedzoj Pechan kaj Dr. Ferenc Jáki. Inter 1969-2001 li estis membro de „Ora Duopo Kalocsay-Baghy Esperanto Klubo en urbo Miskolc. Li estis sekretario de la menciita E-klubo 1975-

1980. Li havas multspeciajn tradukaĵojn: kaj en Esperanton, kaj de Esperanto en hungaran lingvon. Li tradukis lernolibron de Magdalena Mátray: A csipkeverés Iskolája (Lernejo de la Puntobato). Kune kun

ia edzino li tradukis en Esperanton, junularan romanon de verkisto Péter Földes: A Karvalyos Zászló (La Niza Flago), kio estas vivromano de grandregnestroj Álmos kaj Árpád. La temo fino estas la

patrujokupo de la prahungaroj, post Kristo en 896.

Ekde 2005 li estas ano de „Király Lajos” Esperanto Amika Rondo en Miskolc. Li estas membro de Hungara Esperanto Asocio.

Li estas verkanto-, traduk- kaj redaktokunulo kun la edzino Adrienne, de la retgazeto Nordhungaria Informo. Liaj verketoj aperas tie. Historioj de urboj Mezőkövesd kaj Miskolc, aperis sur la turisma retpaĝo de HEA: www.hungario.hu

Gvidlibro de Miskolc, kvaronjara eldonaĵo I-a parto estis donacita al membroj de Hungespola Renkonto en Miskolc, la 4, 5, 6-an de Aprilo 2008-a.

Li tradukis libron pri: Historio de la Miŝkolc urba Avaŝ-monta Reformata Preĝejo, verkita de Gyula Novotny.

 

Al lia nomo ligiĝas:

Li estis organizant-kunulo / kun la edzino Adrienne/ de la 2005, 2006, 2007. jaraj Kalocsay-memorfestenoj en urbo Abaujszántó.

 

Same kun la edzino, la organizo de ekspozicio de Esperanto-lingvaj libroj kaj eldonaĵoj, je memoroj de la 120 jara Esperanto kaj du eminentuloj (d-roj  Ludoviko Győry Nagy kaj Kolomano Kalocsay) kiel ekslernantoj de la miŝkolca Reformata Gimnazio „Lévay József”

(La inaŭgurantoj de la ekspozicio estis d-ro Ferenc Jáky kaj d-rino Marianna Legányi)

 

Organizant-kunulo de Hungara-Esperantista-Pola Renkonto (Hungespola Renkonto) / kune kun la edzino Adrienne/ en Abaujszántó-Miskolc-Lillafüred, la 4,5,6-an de Aprilo 2008. La polan ekskurs-grupon gvidis s-ino Halina Komar, la prezidantino de la Pola Esperanto-Asocio.

Lia ideo estas: la homa scio nur tiam iĝos utila , valora, se ni transdonas tiujn por aliuloj.

 

    Ildikó Király, sinjorino Dr. Vu

    Ildikó estas la nepino de Király Lajos, la nomdonanto de nia amika rondo. Ŝi naskiĝis en familio por kiu la interna ideo estis memkomprenebla afero kaj kiu abundis en internaciaj rilatoj. Ŝia avo

enkondukis ŝin en Esperanton kiam ŝi estis nur 6 jara kaj helpis ŝin skribi leterojn al ŝia unua korespond-amiko. Post lia morto, la dua persono, kiu instruis ŝin, estis la ĉarma Márta Vári, kiu mem estis iama

studento de ŝia avo.

    Post ŝia abiturienta ekzameno en Gimnazio Földes (Miskolc), ŝi daŭrigis siajn studojn en Eötvös Loránd Universitato, Budapest, kie ŝi studis hungaran, anglan kaj esperantan lingvojn kaj literaturojn. Ŝia

profesoro de Esperanto estis D-ro István Szerdahelyi, la internacie bonkonata lingvisto. Ŝi diplomiĝis en 1976; la temo de ŝia diplomlaboro estis la poezio de Julio Baghy.

    En la sama jaro ŝi estis invitita de la Nowrich Jubilea Fonduso por partopreni la Britan Landan Kongreson en Chester, kie ŝi estis la gast-prezetanto. Ŝi pasigis 3 monatojn tie, vojaĝante de loko al loko,

donante prezentaĵojn pri interlingvistiko, Esp.literaturo kaj Hungario. Elstaraj poet(in)oj gastigis ŝin, ekzemple Dr-ino Marjorie Boulton, Albert Goodheir kaj William Auld. La intervjuoj, kiujn ŝi faris kun ili,

poste estis publikitaj en la gazeto „Hungara Vivo”. Ŝi ankaŭ estis intervjuita de sufiĉe multe da anglaj gazetoj, kiel kuriozulino alvenanta de trans la „fera kurteno”.

    Nun, kelkajn vortojn pri ŝia kontribuo al Esperantujo. Ŝi estis kunlaboranto de la Szerdahelyi/Koutny vortaro, tradukis novelon de Mándy Iván por la Hungara Antologio, faris librorecenzojn, dum kelkaj

jaroj sekretariis la grupon de ekzamenistoj en HEA, ekzamenis Esperanton ankaŭ en la kadro de ŝtataj ekzamenoj (ELTEI-ITK) kune kun S-roj Jáki, Pechán kaj aliuloj, gvidis kursojn por studentoj kaj

ankaŭ por pedagogoj, ktp..

    Ŝi estas la asista profesorino de la Universitato de Miskolc, Lingvoinstruanta Centro. Ekde 1977 ŝi instruas lingvojn, ĉefe la anglan. Ŝia edzo ankaŭ estas asista profesoro de la sama universitato. Ŝi estas

kontaktebla je  kiralyildiko@freemail.hu

 

    Ilona, sinjorino Istvánné Fedor

    Ilona, sinjorino Istvánné Fedor naskiĝis en 1956, en Kenézlő. (malgranda vilaĝo apud la fama studenturbo Sárospatak) Ŝi estas instruistino kaj laboras en bazlernejo, kiel instruistino de suba sekcio (1-4

klasoj), kaj instruas en superaj klasoj geografion kaj biologion. Ekde 1983 ŝi instruas ankaŭ Esperanton en sia lernejo al 8-14 jaraj gelernantoj.

    Ŝi akiris sian unuan diplomon en Altlernejo Comenio en Sárospatak, la duan pri biologio kaj geografio en Altlernejo de Jászberény, kaj en 2005 finis ŝi sian studadon en la Universitato de Debrecen en la

fako pri „edukado de talentuloj”. Ŝi ekkonis Esperanton ankoraŭ en Sárospatak, en altlernejo kaj tie ŝi ricevis diplomon pri Esperanto en 1977. Krom la instruado de la internacia lingvo en elementa lernejo,

ŝi pretigas ankaŭ gestudentojn al lingvoekzameno pri Esperanto.

    Ŝi estas edziniĝinta kaj havas du plenkreskajn filinojn. Ŝi estis dum kelkaj jaroj vicprezidantino de Nordhungaria Esperanto Societo ĝis la ĉeso.

    Ŝi esperantigis kelkajn hungarajn fabelojn, kiuj aperis en Juna Amiko kaj Nova Espero kaj ankaŭ en eksterlandaj esperantaj eldonaĵoj.

    Ŝi tre ŝatas vojaĝi, amikiĝi kaj havas geamikojn ĉie en la mondo, kun kiuj ŝi parolas Esperante. Esperanto estas por ŝi vere „dua lingvo”, ne pasas unueca tago sen paroli Esperanton.

Revizianto (Lingva kaj teksta) de gazeto Nordhungaria Informo.

Ŝia atingebleco estas retpoŝte: ilonaf@freemail.hu

 

 

    Suzana Gerő, sinjorino Parkánszki naskiĝis en 1946. Ŝi abiturentekzameniĝis en Ekonomia Teknikumo, poste kiel prezkontrolistino laboris ĝis pensiuliniĝo. Ŝi estas movorgana handikapulino pro

infanaĝaj komplikaĵoj. Ekde 1976 ŝi estas esperantistino. Ŝia E - instruanto estis S-ro Imre Szabó. Ŝi konatiĝis kun la internacia lingvo per helpo de gvidado de la Budapeŝta Esperantista Koresponda Kurso,

el libro de Julio Baghy. Ŝin ekzamenigis Sro Barnabás Batta kaj geedzoj Pechan. Por samsortanoj Suzana prilaboris lingvolibron de Oszkár Princz. Ŝi taskfoliojn faris por la samsortanoj, kiuj partoprenis ŝian

lingvokurson. Ŝi havis kaj havas multe da bonaj esperantistaj geamikaj kontaktoj. Ekz: kun doktorino Ilona Bikszádi, kun la jam mortinta Dr. Pál Zaletnyik, kun membroj de „Király Lajos” EAR, kun geedzoj

Cséti kaj kun multaj aliaj homoj. Ŝi, kun sia edzo Géza Parkánszki ekde 21 jaroj vivas en ĝoja geedziĝo. La edzo helpas fizike, la edzino per parolo. Sro Géza estas surdmutulo.Inter 1987-1989 Suzana estis

protokolistino de filio de la Medicina Esperanto Fakgrupo en Miskolc. Sinjorino Suzana kelkfoje vizitis Esperanto klubkunvenojn.

La geedzoj vivas en la Sociala Hejmo Domo de Gebelaĝuloj.

Esperanto estas la hobio de Suzana. La amo kaj Esperanto signifas  por ŝi tion, pro kio indas vivi.

Ŝi estas nur amiko de „Király Lajos” EBK. Ekde la 21-a de Februaro 2008-a, ŝi iĝis membro de Miŝkolca Esperanto-Grupo de HEA.

 

Ekstera kunlaboranto: gramatika kaj teksta revizianto

Jozefo Cziboly

Naskiĝis en la jaro 1936 en urbo Nagykanizsa

Profesio: inĝeniero pontokonstruisto

Laborlokoj: 1960-1969 Hungaraj Ŝtatfervojoj; 1970-2004 FŐMTERV A.S.; 2005- pensiulo

Esperantiĝis: 1958

Ĉefaj movadaj agadoj:

Kunfondinta membro kaj unua sekretario de HEJ, samtempe komitatano de TEJO (tiutempe)

Kunlaboranto de la Hungara Radio, ĉiutagaj programoj por eksterlandanoj E-lingve (1960-aj jaroj)

Aktiva helpado dum la enlandaj UEA kaj IFEF kongresoj.

Partopreno en la redaktado de Hungara Fervojista Mondo.

Partopreno preskaŭ ĉiujare en iu E-kongreso (TEJO, UEA, IFEF)

Membrecoj:

Junaĝe  HEJ, TEJO

Mezaĝe  MESZ, HEA, UEA, IFEF

Nuntempe  HFEA; Aminka Rondo de Kálmán Kalocsay

Distingoj: Honorinsigno de HEA,   Pro Esperanto

Ek de la unua de oktobro 2007-a, li estas revizianto de la gazeto Nordhungaria Informo.

 

JUDIT VIRÁNYI (20.02.1951)

Ekde la 1-a de Februaro 2008-a, ŝi estas membro de la „Király Lajos” EAR en Miskolc.

Ŝi abiturentekzamenis en la lernejo de Steno-Tajpado.

Fakscio: steno-tajpistino.

Profesio: vendistino en donacbutiko

Lingvoscio: esperanto, germana kaj nun lernas la francan luingvon.

Ŝin instruis al lingvo Esperanto: Stefano Pál

En kadro de HEA ŝi faris „A” lingvoekzamenon de Esperanto en 1972.

Ŝiaj ŝatokupoj estas: la naturmigrado kaj la aŭskultado de muziko.